LA PSALMARO  
 1
LIBRO UNUA 
(Psalmoj 1–41) 
 1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, 
Nek staras sur vojo de pekuloj, 
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 
 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, 
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 
 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, 
Donanta sian frukton en sia tempo, 
Kaj kies folio ne velkas; 
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 
 4 Ne tiel estas la malpiuloj; 
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 
 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, 
Nek la pekuloj en societo de piuloj. 
 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; 
Sed la vojo de malpiuloj pereos.