149
 1 Haleluja! 
Kantu al la Eternulo novan kanton, 
Lian gloron en la anaro de fideluloj. 
 2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, 
La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. 
 3 Ili gloru Lian nomon en danco, 
Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 
 4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; 
Li ornamas humilulojn per savo. 
 5 La fideluloj ĝoju en honoro, 
Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. 
 6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, 
Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, 
 7 Por fari venĝon super la popoloj, 
Punkorektadon super la gentoj; 
 8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj 
Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 
 9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. 
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. 
Haleluja!