45
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj. 
 1  
Mia koro pleniĝis per bona temo; 
Mi kantos pri reĝo; 
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto. 
 2 Vi estas la plej bela el la homidoj; 
Ĉarmo estas sur viaj lipoj; 
Tial Dio benis vin por ĉiam. 
 3 Zonu vian lumbon per glavo, 
Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 
 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, 
Por justeco al la humiluloj; 
Kaj via dekstra mano montros miraklojn. 
 5 Viaj sagoj estas akraj; 
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, 
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. 
 6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; 
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 
 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; 
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn. 
 8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; 
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko. 
 9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; 
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. 
 10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, 
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro; 
 11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, 
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li. 
 12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; 
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo. 
 13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; 
El ora teksaĵo estas ŝia vesto. 
 14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; 
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj. 
 15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; 
Ili eniras en la palacon de la reĝo. 
 16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; 
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. 
 17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; 
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.